Gebruiker:Forstbirdo/Kladblok

En la Esperanto-domo de Antverpeno estas la sidejo de la Flandra Esperanto-Ligo kun libro-eldonejo, kun la redakcia centro de la magazino Monato, la klubo La Verda Stelo Antverpeno kaj ankaŭ la dokumentar-centro.

La dokumentarcentro konsistas el biblioteko kun pli ol 1400 titoloj kaj 87 periodaĵoj pri: Esperanto, lingvaj problemoj, esperantologio kaj interlingvistiko. Estas tie interreta konekto (per kablo kaj en retkaptejo) per kiu eblas konsulti eksteroficejajn dokumentojn.

La centro estas malferma dum ĉiu labortago inter la 9-a kaj la 17-a horoj, sed vizitebla nur post interkonsento.

Adreso: Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen, Belgio, koordinatoj:

Historio de la domo bewerken

La domo estas konstruita en la jaro 1897-a. Tiam la strato havis la nomon: Avenue des Arts (tiutempe franclingve en Flandrio). Dum la Universala Kongreso en Svedio en 1980 Institucio Hodler aĉetis la domon en Frankrijklei. En la periodo 1981-1989 ĝi estis la sidejo de Grafika Centro Antverpeno de UEA kaj de 1981 ĝis nun la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj de la loka grupo La Verda Stelo Antverpeno.

Vidu ankaŭ bewerken

thumb|Esperanto-domo en Antverpeno, Lange Beeldekensstraat 169, ekde la jaro 2017. En la Esperanto-domo de Antverpeno troviĝas la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kun eldonejo, libro-servo kaj eta biblioteko. En la domo la membroj de la klubo "La Verda Stelo" ĉiusemajne kunvenas kaj tiuokaze estas prelegoj, plejofte en la internacia helplingvo Esperanto. La eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo aperigis la revuojn Horizontaal kaj "Monato, krom aliajn publikigaĵojn, plejofte Esperantlingvajn.

Pro praktikaj kialoj la plej granda parto de la biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo estis transdonata en 2016 [1] al Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kie ĝi nun estas integrita en la subkolekton "Esperanto". Tie ĉi la donacitaj publikigaĵoj iom post iom estas katalogataj ekde septembro 2016. Oni povas trovi la kompletan liston de la donitaĵoj (en 2017 nur parte katalogitaj kaj disponeblaj), kiu estis nomita "Flandra Esperanto-Biblioteko", helpe de tiu ĉi ligilo. La tutaĵo de la verkoj rilataj al Esperanto en Antverpen konsulteblaj, sufiĉe bone donas imagon de la ekzistanta Esperanto-literaturo, ĉu pri fikcio ĉu pri nefikcio, kaj tradukaĵoj kaj originalaĵoj. Kompreneble la lingvo-problemaro ĝenerale estas abunde reprezentita, krom lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, Esperantologio kaj interlingvistiko.

Eksteraj ligiloj bewerken


Bildaro : pasinteco kaj estanteco... bewerken

Referencoj bewerken

Eksteraj ligiloj bewerken


Antverpeno Antverpeno Kategorio:Zamenhof/Esperanto-Objektoj Kategorio:Esperanto-domo de Antverpeno


  1. Komunuma Konsilantaro Antverpeno, kunveno de la 30-a majo 2016 : Cultuur, Musea en Erfgoed, Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience, Samenwerkingsovereenkomst Vlaamse Esperantobond v.z.w., 6 blz.